Listo de cxiuj kantotradukoj

Dancas la vento

Origina titolo: Den stackars Anna eller Molltoner från Norrland, sed plej ofte nomata Vårvindar friska

Sveda popolmelodio

Teksto: Julia Nyberg

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren. La traduko estas tre libera kaj redonas nur la du unuajn strofojn de la originaj ses. La ceteraj kvar estas apenaux plu kantataj.

Dancas la vento, kuras torento
Kiel printempa ludo de am’
Granda ondego saltas sen rego
Gxis en la mar’ finigxos la dram’

Plendu la korno, plendu en sxok’
Velkas la tonoj kontraux la rok’
Post la funebro restos la febro
Dauxros la atendad’

Ve, la malgxojo de l’ lasta fojo
En adiauxa fina brakum’
Viaj okuloj kiel speguloj
Donis promeson nur de mallum’

Plendu la korno, plendu en sxok’
Velkas la tonoj kontraux la rok’
Post la funebro restos la febro
Dauxros la atendad’