Listo de cxiuj kantotradukoj

Cxu loko por infan’?

Origina titolo: Var kommer barnen in?

Muziko de Lorne de Wolfe.

Origina teksto: Lorne de Wolfe kaj Dick Hansson.

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Mi ne parolos pri milit’ kaj pac’
Nek mencios la bezonon de kurac’
Mi ne parolos pri vundita ter’
Sed cxiu vorto estas ver’
Nun auxskultu min

Malricxa mondo kaj turmenta pad’
Sen la naiva sono de infanludad’
Tiam la malbono venkos nin
Kaj amo mem estingos sin
Cxu loko por infan’?

Gxi portas fajron,
la saman kiel vi kaj mi, en nia fora jun’
Sub sama sun’
Cxielo hela
En miaj pensoj estas mi sub Leningrada sun’

Mi ne parolos pri eterna flu’
Sed homa vivo dauxras en la kontinu’
Tra la tempo kiel amocxen’
Ne rompigxu la faden’
Cxu loko por infan’?

Gxi portas fajron,
la saman kiel vi kaj mi, en nia fora jun’
Sub sama sun’ -
Cxielo hela
En miaj pensoj estas mi sub Leningrada sun’

Mi ne parolos pri milit’ kaj pac’
Nek mencios la bezonon de kurac’
Mi ne parolos pri vundita ter’
Sed cxiu vorto estas ver’
Cxu loko por infan’?