PMEG 2023

39.2.29. VIDEO°

“Tehxniko de elektronika registrado, konservado, prilaborado kaj reproduktado de movigxantaj bildoj”. Tehxnika prefikso: tehxniko videotehxniko, disko videodisko, filmo videofilmo.

Estas pli bone uzi la radikon VIDE, per kiu oni povas fari ekz.: video, videa, videilo, vide(o)tehxniko, vide(o)disko, vide(o)filmo, vide(o)registrilo, vide(o)kamerao = “kamerao, kiu registras movigxantajn bildojn elektronike”. La ligfinajxo O estas cxiam superflua, se temas pri la radiko VIDE. Se temas pri la prefikso VIDEO, la “o” estas tamen parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvajxo oni povas ofte uzi VID anstatauxe, sed VID ne vere esprimas la specialan signifon de VIDE: vidbendo, viddisko, sed ekz. *vidkamerao* estas sensenca kaj senutila, cxar cxiuj specoj de kameraoj estas “vidaj”. Komparu kun AUXDIO°.