PMEG 2023

12. Rolmontriloj

Frazo konsistas el cxefverbo kaj frazpartoj, kiuj ludas diversajn rolojn rilate al la cxefverbo. Por montri la frazrolojn de frazpartoj oni uzas rolmontrilojn. La rolmontriloj estas de tri specoj:

  • Nenio. Kelkaj frazroloj, precipe subjekto, estas rekoneblaj per tio, ke ili ne havas rolmontrilon. Manko de rolmontrilo estas do mem rolmontrilo.

  • La finajxo N. La frazrolo objekto, kaj ankaux kelkaj aliaj roloj, estas rekonebla per la rolfinajxo N.

  • Rolvortetoj. Tre multaj diversspecaj frazroloj estas rekoneblaj per diversaj rolvortetoj.

La elekto de rolmontrilo ne estas cxiam rigore difinita. En multaj okazoj oni havas plurajn eblojn.

Iafoje oni uzas por esprimi tre precizan signifon, duoblajn rolmontrilojn: du rolvortetojn aux rolvorteton kune kun N-finajxo.

Iafoje E-vorto kunlaboras kun rolmontrilo tiel, ke la E-vorto sxajnas esti rolmontrilo. Tion oni povas nomi rolvortajxo.