PMEG 2023

17.1. Aux... aux

Duobla aux plurobla aux (kun aux ankaux antaux la unua alternativo) montras, ke la prezentataj ebloj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je aux:

  • Karlo mangxis aux pomon aux piron. Li mangxis unu el tiuj du fruktoj, sed ne ambaux.

  • Cxe cxiu vorto, kiun vi diros, el via busxo eliros aux floro aux multekosta sxtono.FE.15 Nepre eliros el via busxo unu el la nomitaj ebloj.

  • Oni devas aux ridi aux plori je tiuj cxi ridindaj senkonsekvencoj.BV.30 Oni ne povas fari ambaux, kaj oni ne povas fari ion alian ol tiuj du alternativoj.

  • Aux mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, aux mi estas ebria!FA1.118

  • Oni povus diri, ke aux sxi forgesis cxion en la mondo, aux sxi ne havis forton, por iri pluen.M.192