PMEGGramatiko / A-vortoj /

5.2. O-vorteca uzo de A-vortoj

Kiam A-vorto rolas kiel rekta priskribo de O-vorto, oni iafoje forlasas la O-vorton. Tiam la A-vorto kvazaux mem transprenas la rolon de cxefvorto, kaj rolas O-vortece. Tio eblas, kiam la kunteksto klare montras, kiu O-vorto estu subkomprenata. Subkomprenado de O-vorto faciligxas, se antaux la A-vorto aperas la aux alia difinilo:

En esprimoj de horo kaj dato oni preskaux cxiam forlasas la O-vortojn horo, tago kaj jaro. Tiam vicordaj nombrovortoj ekrolas O-vortece:

Cxe posedaj pronomoj oni ofte forlasas O-vorton, se la kunteksto permesas:

Alia «

La A-vorto alia estas ofte uzata O-vortece. Oni povus imagi subkomprenatan O-vorton, sed alia ofte komplete transprenas la rolon de O-vorto, kaj ensxovo de O-vorto estas iafoje tute superflua:

  • Mi ne volas tiun cxi supon, donu al mi alian [supon].[Rz.27]

  • Sxi estas jam edzino de alia [viro]![H.15]

  • Alian [homon] ne mallauxdu, vin mem ne aplauxdu.[PE.34]

  • El sxiaj multaj infanoj unuj [infanoj] estas bonaj kaj aliaj [infanoj] estas malbonaj.[FE.12]

  • Laboru en konsento kaj helpu unu [persono] al la alia [persono].[OV.141] Legu pli pri la esprimo unu... (la) alia.

Alia plej ofte esprimas individuecan signifon. Alia tiam tre similas al la tabelvortoj je U. Iuj ecx proponis sxangxi la A-vorton alia en tabelvorton.

La kvantaj A-vortoj multaj, malmultaj, pluraj kaj kelkaj estas ofte O-vortece uzataj.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:19 GMT)