PMEGGramatiko / Pronomoj /

11.1. Personaj pronomoj

mi
≈ la parolanto
ni
≈ la parolanto kaj alia(j) persono(j)
vi
≈ la alparolato(j)
li
≈ la priparolata vira persono aux persono kun nekonata sekso
sxi
≈ la priparolata ina persono
gxi
≈ la priparolata ajxo, besto aux infaneto
ili
≈ la priparolataj homoj, ajxoj aux bestoj
oni
≈ neprecizigita(j) persono(j)
si
≈ la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, ni aux vi (aux ci)

Teorie ekzistas ankaux la pronomo ci ≈ “la alparolato” (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

La personaj pronomoj povas ricevi la finajxon N: Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Cxu vi gxin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.


Dosierdato: 6 Novembro 2005 (07:11:57 GMT)