Listo de cxiuj kantotradukoj

Por neniu

Origina titolo: For no one

Muziko kaj origina teksto: Paul McCartney (Lennon-McCartney)

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Mateno, malpleno
Nur restas vortoj de konsolo sxia cxar
Sxi vin ne plu bezonas

Sopiro, deziro
Sxi ne atentas vin, farante siajn taskojn
Sxi vin ne bezonas

Kaj la rigardo malplenas
En sxiaj larmoj estas am’
Por neniu
Jam estingigxis sxia flam’

Insisto, rezisto
Ne povas kredi vi, ke sxia amo mortis cxar
Sxi vin bezonas

[solo]

Kaj la rigardo malplenas
En sxiaj larmoj estas am’
Por neniu
Jam estingigxis sxia flam’

Vi solas, sxi foras
Sxi diris, ke sxi iam amis iun, sed nun
Sxi lin ne bezonas

Mateno, malpleno
La sento de malvarmo sxia cxiam restos, gxin
Vi ne forgesos

Kaj la rigardo malplenas
En sxiaj larmoj estas am’
Por neniu
Jam estingigxis sxia flam’